Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Okazos en Brazilo la I-a renkontiĝo de kubanoj rezidantaj en Latinameriko kaj Karibio.

Pli ol 100 partoprenontoj el 20 landoj ĉeestos la eventon kiu sesios en la Klubo de Inĝenierado de la urbo Rio de Ĵanejro kaj ĝi estos omaĝe al la nacia apostolo de Kubo José Martí en la 160-a naskiĝdatreveno de tiu elstara kubano.
María Magdalena Torbisco Dacosta, kunordiganto de la renkontiĝo, esprimis ke ĝi celas fortigi la defendon de la suvereneco kaj identeco de Kubo; ŝi precizigis ke la malfermo koincidos kun la prezento de fotografioj nomata Kovri per blankaj rozoj, de Miguel Angel Albuerne.
Estis informite ke la laborprogramo de la renkontiĝo prezentos la okazon interŝanĝi diversajn spertojn kaj ideojn por fortigi la laboron de la kubanoj kaj pritaksi agadplanojn favore al konkretaj agoj kiel postuli la haltigon de la usona sieĝo ekonomia, financa kaj komerca kontraŭ Kubo kaj postuli la liberigon de La Kvin, la kubaj kontraŭteroristoj maljuste enkarcerigitaj en Usono.
Oni ankaŭ festos la tagon de la kuba kulturo, la 20-an de oktobro, per diversaj kulturaj aranĝoj. Tiu ĉi evento estas kunorganizita de la asocio de kubanoj rezidantaj en Brazilo, la kuba ambasadejo en tiu lando kaj la konsulejo en Sao Paŭlo. Oni ankaŭ informiĝos pri la nuna procezo de aktualigo de la kuba evolumodelo.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 14-07-19
  • Esperanto 07-07-19
  • Esperanto 30-06-19
  • Esperanto 23-06-19
  • Esperanto 16-06-19
  • Esperanto 09-06-19
vizitkalkulilo

6156160

  • maxima: 19729
  • yesterday: 3238
  • today: 651
  • online: 98
  • total: 6156160