Interkonsentoj malfermas vojojn por kubaj eksportoj al Ĉinio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-13 12:32:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Imágen: Internet.

Pekino, nov 13 (RHK) Entreprenoj de Kubo kaj Ĉinio faciligas la vojon por komerci kubajn produktojn en Ĉinio, nome, kafo, mielo kaj vegetala karbo, post suskribi intenc-leterojn pri la temo.

Aner Pérez, reprezentanto de la insula firmao Coratur S.A., klarigis ke la dokumentoj antaŭvidas la eblecon eksporti tiujn produktojn al tiu merkato flanke de la entrepreno Cubaexport.

Du el tiuj dokumentoj estis subskribitaj en Ŝanhajo dum ĵusa prezento de varoj kaj servoj kubaj. Unu estis kun China National Huayen Energy por vendi markojn de kafo kiel Serrano kaj Turquino kaj la mielon Apisun; kaj alia estis subskribita kun IDON International Trading por enkonduki verdan kaj rostitan kafon.

Tria dokumento, precizigis la funkciulo, estis subskribita kun Xiamen Carisol kaj celas aldoni vegetalan karbon de kvalitoj unua kaj dua, plus fulgo.

La funkciulo elstarigis la gravecon de tiuj dokumentoj, ĉar evidentigas la intereson de la lokaj kompanioj ampleksigi la perspektivojn de negocoj per tiuj eksporteblaj varoj.

La reprezentanto de Coratur S.A. vidas en la komerca rilato promesplenan estontecon, ĉar la laboro promocia ebligis krei kondiĉojn por iom post iom pliigi la ĉeeston de varoj el Kubo.

Kubo serĉas diversigi kaj certigi novajn destinojn por siaj produktoj kaj servoj, jen la tradiciaj jen la novaj.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up