Havano festas la 501-an datrevenon survoje al nova normaleco kaj memore al Eusebio Leal

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-16 09:29:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 16 (RHK) Havano, reĝina kaj mirinda ĉefurbo de Kubo, festas hodiaŭ sian 501-an fondodatrevenon meze de batalo kontraŭ la Covid-19 por avanci al nova normaleco kaj omaĝante la forpasintan historiiston Eusebio Leal.

Inaŭguro de kelkaj publikaj faroj antaŭis la festadon pro la datreveno, kio evidentigas, laŭ la provincaj aŭtoritatuloj, la volon stariĝi sur la malfacilaĵoj kreitaj de la pandemio kaj la ekonomia krizo, akrigita pro la fortiĝo de la usona sieĝo.

La kuba ĉefurbo transiras epidemiologian scenejon favoran, laŭ la fakuloj, kio ebligis daŭrigi la lernejan kurson 2019-2020, kaj rekomenci la komercajn, regulajn kaj ĉartigitajn operaciojn en la internacia flughaveno José Martí, ĉefa enirpordo al la insulo.

Pli ol 20 flugoj el diversaj landoj, 11 el ili de Usono, markis la intensan komencon, faritan surbaze de striktaj sanitaraj proceduroj.

Laŭ la vicurguberniestrino Yanet Hernández, en deklaroj al la nacia informa agentejo, kiel tradicie, ĉi-dimance vespere okazis la rondirado ĉe la ceibo en la ĝardeno de La Templeto, konsiderita kiel fonda punkto de la urbo.

Ĉi-foje la festoj estas signitaj de  sanitaraj regulaĵoj, sed tio ne malebligas la inaŭguron de kelkaj sociaj establoj en la Malnova Urbo, kaj ankaŭ oni transdonos distingilojn  "500-a insigno"  al elstaruloj de la urbo.

Specialan omaĝon oni faros al Eusebio Leal, historiisto de la urbo forpasinta pasintjulie kaj kolono de la verkoj restaŭrigaj de la historia centro de Havano.

Menciindas la remalfermo de la Teatro Martí per premiedo de dokumenta filmo dediĉita al Leal, reĝisorita de Omelio Borroto, de la firmao Mundo Latino.


fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up