Politiko por agrara etendiĝo en Kubo celas pli da efikeco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-17 08:13:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 17 (RHK) La propono de politiko por agrara etendiĝo en Kubo estis prezentita dum la renkontiĝo, kiu regule okazas inter la prezidento de la respubliko, Miguel Díaz-Canel en la Palaco de la Revolucio kaj sciencistoj, spertuloj kaj produktistoj ligitaj al la nutra suvereneco.

Laŭ esprimis la prezidento, oni celas daŭrigi tiujn ĉi kunsidojn semajne, ĉar ĝi estiĝis dum la debatoj kun reprezentantoj de la scienca komunumo kaj elstaraj kamparanoj.

Telce González Morera, ĝenerala direktoro de la instituto pri gren-esploroj, esprimis ke la propono fortigos la gvidan rolon de la municipaj registaroj kaj de la lokaj nutraj sistemoj kun tri celoj difinitaj: nome, aktualigi la bazojn de la sistemo de agrara etendiĝo kiel faciliga procezo de la branĉo-evoluo, kun prioritato en la loka nivelo; starigi la konceptojn kaj principojn por la organizo struktura, mastruma kaj funkcipova de tiu sistemo kun fokuso partoprena kaj multaganta; samkiel starigi la indikilojn de reguloj, kiuj ebligos atenti kaj taksi ĝian efikecon, laŭ raportis la retejo de la Prezidento.

La kunsidon partoprenis ankaŭ la vicprezidento de la Respubliko, Salvador Valdés Mesa; la ĉefministro, Manuel Marrero Cruz kaj la vicunuaj ministroj, Inés María Chapman Waugh kaj Jorge Luis Tapia Fonseca.

La kuba prezidento esprimis ke “tiu ĉi estas grava avanco por sperto doninta rezultojn, ĉar estas unu el la lernitaĵoj akiritaj dum tiu ĉi periodo, kiu perfekte ligiĝas kun la agroekologio kaj kun la evoluigo daŭripova”.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up