Sancti Spiritus al nova fazo kaj Santiago de Kubo ŝirmas sin kontraŭ la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-18 10:15:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 18 (RHK) Post analizo pri la evoluo de la sanitaraj indikiloj dum la lastaj 15 tagoj  en la centra provinco Sancti Spiritus, la portermpa laborgrupo por prevento kaj kontrolo de la kronviruso, gividita de la prezidento Miguel Díaz-Canel, oni aprobis ke tiu provinco transiru al rekuperiĝa etapo en la fazo unu.

Laŭ klarigoj de la ministro pri sano, José Ángel Portal, la centra teritorio plu tenis tendenco al reduktiĝo de kazoj konfirmitaj dum la lastaj kvar semajnoj, kvankam ne ĉiuj municipoj havas similan evoluon.

Siaflanke, la ĉefministro Manuel Marrero, klarigis ke oni decidis plu teni la munipojn Sancti Spiritus kaj Cabaiguán en la fazo de aŭtoktona transmisio limigita; kaj al la dua fazo de rekuperiĝo transiras la municipo Trinidad, dum la ceteraj iras al fazo tri.

Oni insistis pri la bezono plenumi strikte la sanitarajn regulojn por ĉiu fazo kaj tiel plu avanci al kontrolo de la malsano en la teritorio.

Aliflanke, la orienta provinco Santiafo de Kubo raportis novajn kazojn post longa periodo, entute 26 semajnoj sen aŭtoktonaj kazoj.

La guberniestrino Beatriz Johnson esprimis ke post esti en etapo de nova normaleco, komenciĝis la internaciaj flugoj kaj alvenis vojaĝantoj kontaĝitaj, kiuj estigis ĉenojn de kontaĝoj kaj nun estas malfermitaj 13 kontrolfokusoj.

La komenca evento, ŝi klarigis, okazis pro vojaĝinto, kiu inter la periodo de la kontrolpruvo PCR ĝis la rezulto, havis malbonan konduton kaj malplenumis la starigitajn procedurojn, kio provokis kontaĝon de familianoj, najbaroj kaj amikoj.

Aliaj kazoj estas rezultoj de pasaĝeroj, kies unua PCR estis negativa, kaj kvin tagoj poste, en la dua, la rezulto estis pozitiva.

Konsiderante la opiniojn de la loĝantaro, la ĉefministro insistis pri la bezono altigi la riskopercepton de la santiaganoj, inkluzive la uzo de protektiloj, kiuj montirs efikecon por preventi kontaĝojn.

Oni ankaŭ prikonsideris la epidemiologian situacion en la okcidenta provinco Pinar del Rio, kie spite al reduktiĝo de aŭtoktonaj kazoj pasintsemajne, la scenejo daŭre estas kompleksa.

Pri la kresko de importitaj kazoj, la ministro pri publika sano emfazis ke oni daŭre atentas rigore la alvenintoj kaj insistis pri la prioritato daŭre fortigi la laboron en ĉiuj teritorioj.

Samtempe, Kubo daŭre atentas la rekuperigajn agojn en la diversaj provincoj damaĝitaj de la tropika ŝtormo Eta, pri kiu raportis la koncernaj guberniestroj.

La ĉefaj damaĝoj okazis en la agrikulturo, vojoj, loĝejoj kaj akvosistemoj. Oni laboras intense por restarigi la damaĝojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up