Kubo kaj la UE dialogos pri daŭripova evoluo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-19 10:39:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 19 (RHK) La dua dialogo inter Kubo kaj la Unio Eŭropa (UE) pri daŭripova evoluo okazos virtuale ĉi-vendrede la 20-an de novembro, en la sidejo de la delegitaro de tiu regiona grupo en Havano.

Laŭ raportas la retejo de la Ministerio pri eksteraj rilatoj de Kubo (Minrex), inter la temoj traktotaj estas la dividataj prioritatoj rilate al daŭripova evoluo, samkiel la perspektivo kunlaboraj en multflankaj forumoj. 

La kunsido Kubo-UE donas kontinuecon al tiu farita la 16-an de aprilo 2019, kongrue kun la Interkonsento de Politika Dialogo kaj Kunlaboro interkonsentita de ambaŭ partneroj en 2016, raportas la ministerio.

La programo ankaŭ inkluzivas renkontiĝon ĉi-ĵaŭde, de reprezentantoj de la civila socio kuba kaj eŭropa cele al interŝanĝo pri sia rolo en la atingo de la celoj pri daŭripova evoluo.

Kape de la delegitaroj estos Rodolfo Reyes Rodríguez, direktoro ĝenerala pri multflankaj aferoj kaj Internacia Juro de Minrex, kaj Jolita Butkeviciene, direktorino por Latinameriko kaj Karibio de la ĝenerala direkcio de internacia kunlaboro kaj evoluigo de la Eŭropa Komisiono.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up