Socidemografiaj studoj pri Covid-19 en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-19 10:54:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 19 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel renkontiĝis kun spertuloj kaj sciencistoj partoprenintaj en la frontado al la Covid-19.

Kune kun la ĉiutagaj analizoj pri evoluo de la malsano en la insulo, oni prezentis la rezultojn de esploroj pri la trajtoj socidemografiaj de la kuba loĝantaro kontaĝita kun Sars-Cov-2.

Al demografiaj demandoj diversspecaj, estas adresata la esploro kaj la unuaj rezultoj estis prezentitaj al la insulaj aŭtoritatuloj.

La laboro farita, laŭ klarigis la doktoro pri sciencoj Antonio Aja Díaz, direktoro de la centro de demografiaj studoj de la universitato de Havano, enketas pri demografiaj, familiaj, ekonomiaj kaj aliaj demandoj, kiuj povas tre utili ne nur por alfronti la nunan pandemion, sed estontece.

Detaloj pri la esploro rilatas  moviĝon de la kontaĝitoj al aĝoj 20-29 kaj 30-39. Alia noveca aspekto estas kresko de virinoj konfirmitaj inter 15-29 jaroj.

La spertulo komentis ke oni devas prikonsideri la evoluon de la simptomaj kaj sensimptomaj pacientoj, ĉar esence la genunuloj montriĝas sensimptomaj.

Pri la prognozoj, la sciencistoj konfirmis ke daŭre kreskos la konfirmitoj en Kubo, dum la aktivaj kazoj devas resti stabilaj en la venontaj semajnoj surper la nombro de 200 pacientoj.

Pri ĉiuj detaloj priskribitaj rilate la esploron, la kuba prezidento emfazis  ke inter la loĝantaro kreiĝis kulturo pri protekto per la uzo de maskoj, temo pri kiu oni devas daŭre insisti, ĉar ĝi celas la civitanan trankvilecon.


Fonto: ACN



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up