Usono haltigas servojn de Western Union en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-23 10:28:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 23 (RHK) La usona kompanio Western Union ĉesigas ĉi-lunde la transdonon de monsendaĵoj en Kubo kaŭze de  la unuflankaj punreguloj anoncitaj  ekde oktobro flanke de la usona administracio por bari tiun servon en la kariba insulo.

La kuba financa kompanio Fincimex interkonsentis kune kun Western Union suspendi ekde hodiaŭ la servon kaj la funckigon de 407 budoj de la reto en Kubo, laŭ sciigis komuniko diskonigita meze de tiu ĉi monato.

Tiu ĉi decido estis anoncita post kiam  pasintoktobre la departemento de trezoro de Usono diskonigis malneton de fina regulaĵo por elimini, 30 tagojn post la 27-a de oktobro, la ampleksigon de certaj rajtigoj ĝeneralaj rilataj al la bankaj transkontigoj de eksterlande.

Tia regulaĵo malpermesas monsendaĵojn al Kubo pere de Fincimex kaj la firmao aligita American International Services, argumentante ke tiuj estas “kompanioj kontrolitaj de kubaj militistoj”.

Fincimex klarigas ke ili intertraktis kun Western Union por starigi, interkonsente kaj frue, la procedurojn cele al haltigo ordigita de la monsendaĵoj el usona teritorio al la insulo.

“La servo-interrompo de monsendaĵoj inter la du landoj estas respondeco unika kaj ekskluziva de la usona registaro”, emfazas la dokumento.

Same, ĝi ratifas la volon kaj sindevigon de la financa kompanio kun la kuba familio por identigi kaj pluteni fluojn ordigitajn kaj sekurajn de monsendaĵoj.


Fonto: Prensa Latina



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up