Kubo memoras Fidel en la kvara datreveno de lia forpaso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-25 12:12:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 25 (RHK) Memortago al Fidel Castro estas dediĉita hodiaŭ en la kvara datreveno de la fizika  forpaso de la historia gvidanto de la kuba Revolucio, procezo kiu ekde la jaro 1959 ŝanĝis la  vojon de la landa historio.

Kulturaj, akademiaj kaj politikaj organizoj de la insulo alvokis la kubanojn plenumi diversajn omaĝojn tutlande, virtuale, plenumante la sanitarajn regulaĵon pro la Covid-19.

Kiel parto de tiuj omaĝoj, la kubaj universitatanoj renkontiĝos vespere en la ŝtuparego de la havana universitaro, kie li studis juron kaj komencis sian aktivan politikan vivon.

La organizo de junkomunistoj dediĉas al la figuro de Fidel, la duan sesion de la evento “Ideoj kiuj estas flagoj” per la forumo: “Pensado de la ĉefkomandanto Fidel Castro”, elsendata per la sociaj retejoj.

La instituto de internaciaj rilatoj efektivigas  la virtualan eventon Fidel en la nuna horo de Nia Ameriko kun partopreno de elstaraj intelektuloj kiel la argentinoj Atilio Borón kaj Stella Calloni kaj la brazilano Frei Betto. 

Fidel Castro gvidis en la kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento, unu el la ribelemaj movadoj pli influpovaj por Latinameriko.

Per la venko de 1959, la Revolucio kiel modelo de latinamerika rezistemo  defiis Usonon.

La kuba procezo transformis la dependecon starigitan en la Doktrino Monroe per sekvo pli granda en la kontinento ol tiu de kiu ajn alia ribeliĝo latinamerika de la pasinta jarcento.

Kubo atingis modelojn ekzemplodonajn de edukado kaj sano senpagaj kun valoraj rezultoj por la mondo, al kio aldoniĝis la internacia kunlaboro kaj integriĝo de projektoj latinamerikaj kiel ALBA-TCP aŭ la Celac. 

Al tio aliĝas la atingoj en la sferoj de kulturo, sporto, scienco kaj teknologio plus aliaj.

Kiel fondinto de la unua socialista ŝtato de la okcidenta hemisfero, la kuba gvidanto orientis kaj efektivigis eksteran politikon tute sendependan kaj de  tutgloba etendiĝo,  kaj por alfronti kaj venki kriman militon ekonomian de Usono.

Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up