Raúl Castro kaj Díaz-Canel kondolencas al la argentinanoj pro forpaso de Maradona

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-26 11:18:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Diego Armando  Maradona.

Havano, nov 26 (RHK) Kondolenca letero estis sendita de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel al la argentina prezidento Alberto Fernández.

 “Nome de la kuba popolo kaj registaro, kaj de la generalo de armeo Raúl Castro, mi sendas elkorajn kondolencojn pro la forpaso de Diego Armando Maradona, kara kaj fidela amiko de Fidel kaj de nia popolo”, skribis la kuba ŝtatestro.

Maradona, stelulo de la argentina futbalo kaj kontinenta, subtenis la kaŭzon de la kuba Revolucio ĝis la vivofino. Li estis granda amiko de Fidel Castro kaj de Hugo Chávez, ambaŭ gvidantoj de projektoj landaj progresemaj kaj kontraŭimperiistaj.

La 28-an de julio 1987, Fidel akceptis la argetinan futbaliston en la Palaco de la Revolucio, invitite de la agentejo Prensa Latina por transdoni al li la Premion al la Latinamerika atleto pli elstara de 1986.

Estis la unua vizito al Kubo kiu akceptis lin elkore. Tiam li renkontiĝis kun Fidel, unu el liaj idoloj, kiel li mem esprimis.

Maradona ĉiam deklaris sian amon kaj respekton al Fidel kaj dankis plurfoje pro la subteno de li donita dum unu el la plej malfacilaj etapoj de sia vivo.

 “Mi sentas min kubano. Mi ricevis amon dum mia malsano. Mi leviĝas ĉiumatene kaj povas paroli aŭ doni tiun ĉi intervjuon, kaj tion mi ŝuldas al Fidel”, li tion konfesis la tagon, kiam li eksciis pri la forpaso de la ĉefkomandanto, kiun li konsideris kiel dua patro.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up