Díaz-Canel: ni alfrontu la kompleksecon kiel defion

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-27 09:38:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 27 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel esprimis ke en la nuna jaro ni alfrontis la Covid-19 kun ĉiuj ĝiaj sekvoj en la ekonomio kaj socio. Nun ni prepariĝas por komenci jaron, kiu estos ankaŭ kompleksa kaj defia.

La prezidento kunvenis kun la guberniestroj kaj la intendanto de la speciala municipo Insulo de Junularo, per videokonferenco, kie li asertis ke ni venkis fortan jaron, kaj la ĉefan rekonon oni devas fari al la kuba popolo, kiu gvidita de la partio, alfrontis la plifortiĝon de la usona sieĝo, minacojn ĉiuspecajn, premojn kaj limigojn, kiuj fontis el la decidoj daŭre aplikataj de la usona registaro.

La nova estos la jaro de la VIII-a kongreso de la komunista partio kaj ankaŭ ni havos aliajn kialojn por renovigi niajn politikajn devojn, ĉar ni memorigos la 95-an naskiĝdatrevenon de Fidel kaj la kvinan jaron de lia forpaso.

Tiurilate, li precizigis kiel ni devas daŭre avanci por plenumi la interkonsentojn de la VII-a kongreso de la partio kaj ĉiujn programojn esencajn de la registaro.

La prezidento insistis pri la prioritato de la strategio sociekonomia kaj la monordigo de la lando, al kiuj neeviteble aliĝas la novaj defioj pri la Covid-19.

Temoj kiel plenumi la nacian konstruplanon de loĝejoj,  kaj aliaj kiel la damaĝoj provokitaj de la tropika ŝtormo Eta, la loka memprovizado, la demandoj de la civitanaro fronte al la kresko de prezoj de kelkaj produktoj kaj la nova epidemiologia scenejo enlanda, centrigis la analizon de la renkontiĝo gvidita de la ĉefministro, Manuel Marrero Cruz; la kunsidon ankaŭ partoprenis la dua sekretario de la komunista partio, José Ramóm Machado Ventura, kaj la vicprezidento Salvador Valdés, samkiel la vicunuaj

 ministroj kaj ministroj.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up