Raúl Castro dialogis kun la ĝenerala sekretario de la komunista partio de Vjetnamio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-03 10:04:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Raúl Castro, unua sekretario de la komunista partio de Kubo

Havano, dec 3 (RHK) En la kadro de la 60-a datreveno de la rilatoj inter Kubo kaj Vjetnamio, festata ĉi-merkrede, la unua sekretario de la centra komitato de la komunista partio, Raúl Castro, telefone dialogis kun la ĝenerala sekretario de la komunista partio de Vjetnamio, Nguyen Phu Trong.

La dialogo estas taksita kiel frateca kaj estis oportuna okazo por ke ambaŭ gvidantoj konfirmu la amikecon, solidarecon kaj reciprokan fidon, kiu unuigas ambaŭ landojn, partiojn kaj  registarojn dum ses jardekoj.

Nguyen Phu gratulis Kubon pro la avancoj en la procezo por aktualgi sian sociekonomian modelon kaj ankaŭ rekonis la sukcesojn atingitajn en la frontado al la pandemio de la Covid-19.

Siaflanke, Raúl dankis al Vjetnamio pro la senkondiĉa subteno al la kuba Revolucio, aparte en la batalo kontraŭ la ekonomia sieĝo ekonomia, komerca kaj financa trudita de la sinsekvaj usonaj administracioj dum preskaŭ ses jardekoj.

Ambaŭ ratifis la decidon plu fortigi siajn historiajn ligojn fratecajn, forĝitajn de la gvidantoj Fidel Castro kaj Ho Chi Minh.


Fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up