La ŝtata buĝeto 2021 subtenos similan agadnivelon ol en antaŭaj jaroj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-19 13:16:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 Meisi Bolaños, ministrino de Financo kaj  Prezoj.

Havano, dec 19 (RHK) Marino Murillo Jorge, estro de la komisiono por starigi kaj evoluigi la gvidliniojn pri la ekonomiaj transformoj,  klarigis kiamaniere   tiu procezo, kiu ekos la unuan de januaro,  kontribuos al kreado de  kondiĉoj por fortigi la nacian ekonomion sen estigi ŝoko-terapiojn.

Kvankam  la sekvoj de la devaluto de la kuba peso prenas aliajn dimensiojn plus la sekvoj de la Covid-19, la buĝeto aprobita por 2021 povos subteni similajn agadnivelojn ol tiu de antaŭaj jaroj, asertis la ministrino pri financoj kaj prezoj, Meisi Bolaños.

Bolaños esprimis ke la buĝeto kreskas samnivele kiel okazas kresko de kostoj kaj servoj. Ŝi aldonis ke la planita fiska deficito por 2021 estas je 86 mil milionoj da pesoj, sed ekzistas rezervoj pri racia elspezo kaj potencialoj de la ekonomio kiel rezulto de la mona ordigo.

Siaflanke, Marino Murillo esprimis, ke la buĝeto estis farita en etoso de mona ordigo kaj devaluto de la kuba peso, tial ke oni devas plibonigi ĝian plenumon.

Li insistis pri tio ke  la buĝetaj deficitoj devas esti financitaj, ne administrataj, kaj deficito de 86 mil milionoj da pesoj postulas financadon de 86 mil milionoj. 

Tio signifas, li aldonis ke “la venonta jaro ni devos alfronti elspezojn ne subtenatajn de buĝetaj enspezoj kreitaj de la reala ekonomio”.

Murillo Jorge informis ke la venonta jaro estos deficito fiska je 18%, super la normala realo, sed tiu decido vetas por ke la ekonomio ekreagu la venontan jaron.

Unu el la plej fortaj sekvoj por la buĝeto estas la ĝenerala reformo de salajroj (33 mil milionoj da pesoj), sed ekzistas impostoj sur la salajroj kaj tio kreos enspezojn al la buĝeto.

Kvindek du elcento de la buĝetitaj elspezoj estas centritaj en la edukado, sano kaj socia asisto, kiuj estas defendataj de la kuba socialisma sistemo spite al  la kompleksaj ekonomiaj kondiĉoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up