Kubo registris infanmortecon je 4,9 por ĉiu mil vivnaskito

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-02 12:53:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

   

Havano, jan 2 (RHK) Laŭ raportas la kuba ministerio pri sano, Kubo registris plian fojon, la plej malaltan indikilon de infanmorteco en la amerika kontinento, nur komparebla kun evoluintaj landoj.

La rezulto evidentigas la politikan volon de la ŝtato kaj ties sansistemo por savgardi la vivon de ĉiuj naskiĝintoj, gravedulinoj, kaj patrinoj de la lando.

Je la fermo de 2020, jaro kiu defiis la landan kapablon pri sano, samkiel tra la tuta mondo, pro la pandemio, la direkcio de medicinaj registroj kaj statistiko de la kuba ministerio pri publika sano raportas, kiel unuaj datumoj, ke en la insulo naskiĝis 105 030 infanoj, 4 686 malpli ol en la antaŭa jaro, kaj la infanmorteco estis je 4,9 por ĉiu mil vivnaskito, 36 forpasintoj malpli ol en 2019.

Neniu infano malpli ol unu jara mortis en 32 municipoj tra la tuta lando, kio reprezentas 19,05%.  Aldone, la provincoj kun pli malaltaj indikiloj de infanmorteco estis Holguín (3,4), Sancti Spiritus (3,4), Mayabeque (3,5), Villa Clara (3,7) kaj Pinar del Rio (3,7)

Kompare kun 2019, la lando havis pli bonajn rezultojn en kelkaj indikiloj. En 2020 Kubo raportas la plej malaltan indikilon de forpasoj pro denaskaj malsanoj de la historio kun 0,7 por ĉiu mil vivnaskito kaj reduktiĝis de 6,6 ĝis 6,2 por ĉiu mil vivnaskito,  la morteco en infanoj malpli ol 5-jaraj kompare kun la antaŭa jaro.

La supervivado en la servoj de ĵusnaskitoj de la lando kreskis de 98,5 al 98,8%.

Spite al la epidemiologia situacio monda kaj landa, Kubo fermis la jaron sen raporti patrinajn mortojn nek infanajn mortojn pro Kovim-19.

Dum la frontado al la pandemio, la sanitaraj proceduroj inkluzivis, ekde la unua momento, atenton al la gravedulinoj, postgravedulinoj kaj infanaj pacientoj per apartaj traktadoj, kaj oni garantiis la esencajn servojn por ne retroiri en la atingoj de la nacia programo de atento patrin-infana.

En la finiĝinta jaro, la patrina mortec-indikilo estas 40 por ĉiu 100 mil vivnaskitoj, kio reprezentas unu forpason plian kompare kun la antaŭa jaro, kies indikilo estis 37,4.

Por 2021 oni fortigos la agadojn de risko-kontrolo antaŭgraveda de virinoj, kiuj havas malsanojn dum fekunda aĝo, cele atingi patrinecon en taŭgaj kondiĉoj ekde la komenco de la gravediĝo. Tiucele, ĉefrolas la Programo de la Kuracistoj kaj flegistino de la familio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up