Denuncas Kubo novan punregulon en la akriĝanta sieĝo de Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-02 13:24:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 2 (RHK) La agresemo de Usono kontraŭ Kubo fortigas la sieĝon altruditan al la kariba lando de antaŭ ses jardekoj, laŭ la ĵusaj denuncoj de la lokaj aŭtoritatuloj.

Post nova anonco de la departemento de trezoro kontraŭ la Banko Financiero Internacional (BFI) de Kubo, la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, rifuzis la novan decidon, kiu plifortigas la blokadon depost tuta jaro de senprecedentaj premoj.

 “La inkluzivigo de institucioj en listoj celas fortigi la ekonomian sieĝon, kiu ne povis detrui la kuban Revolucion en 62 jaroj”, asertis la kuba ministro en Tvitero.

Tiu deklaro respondas la anoncon faritan de la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, kiu ĵus informis la inkluzivigon de tiu kuba banko en la liston de financaj institucioj de la insulo, kun kiuj la usonanoj ne rajtas komerci.

La ordono iĝos efektiva komence de tiu ĉi januaro post la publikigo de la aktualigita versio de tiu listo, kiu punigas instituciojn supozate sub kontrolo de la revoluciaj armitaj fortoj, precizigis la funkciulo de la Blanka Domo.

Tiu ĉi unuflanka ago aldoniĝas al la punoj starigitaj el Vaŝingtono kun la celo sufoki la ekonomion de la insulo kaj perforti al reĝimŝanĝo.

Dum 2020 la usona sieĝo provokis damaĝojn senprecedencajn por la insulo, kaj ĝi estas konsiderata la ĉefa obstaklo por evoluigi kaj plenumi la Tagordon 2030.

Inter aliaj regulaĵoj puncelaj, la Blanka Domo aprobis dum tiu ĉi kvarjara periodo, la eblecon starigi demandojn sub la titolo tria de la Leĝo Helms-Burton, pliigis la persekutojn al la financaj kaj komercaj transakcioj kaj la kampanjojn por misfamigi la kubajn programojn de medicina kunlaboro.


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up