Asertas Díaz-Canel ke Kubo venkos la nunan refortiĝon de la pandemio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-13 11:21:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 13 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel asertis en la Palaco de la Revolucio, ke Kubo sukcesis transvivi ĉiun momenton kompleksan pro la pandemio kaj ĉi-foje ankaŭ sukcesos.

La prezidento gvidis kun la ĉefministro Manuel Marrero, la kunsidon de la portempa laborgrupo de la registaro por kontroli la malsanon.

La ŝtatestro skizis la prioritatojn fronte al tiu ĉi refortiĝo de la malsano en la insulo, ligita ĉefe al vojaĝintoj el eksterlando, kiuj kontaĝis siajn familianojn kaj geamikojn.

La tasko nuna estas rapide bremsi la disvastiĝon kaj izoligi la suspektemajn, kio ĝis nun donis bonajn rezultojn, emfazis la prezidento.

Ni devas labori severe kun la aktivaj kazoj, li emfazis, ankaŭ por ne akumuliĝi pli da homoj ol tiuj, kiuj devas esti en hospitaloj, kun bona kontrolo de elhospitaliĝoj, surbaze de apliko de la aprobitaj proceduroj, kaj malpliigi tiun nivelon da pacientoj en la hospitaloj.

Oni devas labori kun la vundeblaj personoj por eviti komplikaĵojn kaj same kun tiuj en gravaj aŭ krizaj staroj en la terapi-unuoj.

Dum la kunsido oni analizis la situacion laŭ provincoj kaj municipoj de la lando kaj laŭ la epidemiologiaj indikiloj, oni decidis ke la provinco Havano retroiras al fazo de transmisio aŭtoktona limigita, samkiel Santiago de Kubo kaj entute 34 municipoj de la lando havas tiun saman kondiĉon, kio kondukas al starigo de pli rigoraj regulaĵoj, interalie, la haltigon de la lerneja kurso ekde tiu ĉi ĵaŭdo.

Resume, la insulo havas 5 provincojn en nova normaleco; tri en la fazo tria de rekuperiĝo; unu en la fazo dua, nome Guantánamo, kiu havas probablecon malboniĝi; kaj kvin provincoj en la fazo unua.

La ministro pri publika sano, José ángel Portal, klarigis ke la plej grandaj niveloj de propagado estas en Havano, Matanzas, Santiago de Kubo, Guantánamo kaj Villa Clara.

La laborgrupo de la registaro trastudas aliajn regulaĵojn rilataj al transporto, komerco kaj servoj, kiuj estos informitaj en la venontaj horoj kun la celo bremsi la kontaĝon etendiĝintan tra la tuta lando.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up