Kubo raportas 550 novajn kazojn de Covid-19 kaj tri forpasintojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-13 11:55:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 13 (RHK) Dum gazetara konferenco diskonigita ĉe la nacia radio kaj televido, la dro. Francisco Durán García, nacia direktoro de epidemiologio de la Ministerio pri publika sano de Kubo, raportis ke je la fermo de tiu ĉi mardo, oni konfirmis la plej altan nombron da kontaĝoj en la insulo, kun 550 novaj pozitivoj post efektivigi 14 261 testojn de PCR. La lando akumulas 1 milionon 634 430 samplojn testitajn kaj 16 044 pozitivajn.

Estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 6 726 pacientoj, 2 339 suspektemaj, kaj sub kontrolo aliaj 1 009, plus la konfirmitaj kazoj totalaj, nome, 3 378.

El tiu ĉi totalo je 550 novaj kazoj, 468 estis kontaktoj de antaŭaj konfirmitoj, 26 importitaj; 56 sen konfirmo pri kontaĝ-fonto ĝis nun. Viroj estis 257 kaj virinoj 293. Restas en intensivaj terapi-unuoj 29 pacientoj dum 78% el la totalo jam rekuperiĝis.

El ili 55,2 % estis sen simptomaj, kaj tiamaniere, entute 63,6% de ĉiuj konfirmitoj ĝis nun, estis sen simptomaj.

El la hodiaŭa raporto, 212 estas ligitaj al internaciaj vojaĝintoj, kio akumulas totalon je 6 070 kaj reprezentas 72,1% de la totalo de kazoj raportitaj ekde la 15-a de novembro, kiam malfermiĝis la kubaj flughavenoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up