Díaz-Canel kaj la sciencistoj fronte al la Covid-19: bonaj novaĵoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-14 10:01:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 14 (RHK) La prezidento Miguel Díaz-Canel ree kunsidis en la Palaco de la Revolucio kun sciencistoj kaj fakuloj, kiuj dum pli ol 10 monatoj kontribuis al la batalo kontraŭ la Covid-19 en Kubo.

Dum la kunsido, la doktorino Angelina Díaz García, direktorino de la centro de avangardaj studoj, prezentis diagnozilon por magneta ekstrakto de ARN per nanoteknologio. Temas pri laboratoria reaktivo, kiu ebligas ekstrakti la genetikan materialon, esenca paŝo en la determin-procezo de la PCR-testoj. 

La fakulino precizigis ke ĝin validigis la Instituto de Tropika Medicino Pedro Kourí, kaj estas kongrua 100% kun la importitaj ekipaĵoj, aldone, ĝi ne bezonas malvarman ĉenon kaj plenumas ĉiujn normojn de Cecmed, la kuba reguliga aŭtoritato.

Por la nuna jaro, ŝi anoncis, la sindevigo estas fabriki niajn ekipaĵojn por 20 000 tagaj ekstraktoj, surbaze de produktiva ĉenigo, kio implikas kelkajn instituciojn, inkluzive de privata memlaboristo.

Kubo sukcesis produkti la raz-broson por preni samplojn, la transportilon por ĝia kolektado kaj translokigo, kaj nun, la diagnozilon.
La doktoro Rolando Pérez, direktoro de scienco kaj novigado de BioCubaFarma, asertis ke la ideo estas munti la tutan sistemon por la fina diagnozo.

Krei ĉiujn kapacitojn ne nur utilus por la Covid-19, sed por kiu ajn malsano virusdevena, bakteria kaj la kronikaj malsanoj netransmisieblaj, eĉ kancero.

Li asertis ke, en la projekto estas alveni ĝis la ekipo, kiu faras la teston de PCR, ne nur la ekstraktilon. Ni fabrikos ĉion bezonatan por molekula diagnozo kaj ni pensas ke por la jaro 2022 ni havos la teknologion.

Rezultoj de aliaj studoj estis prezentitaj rilate la ĉeeston de aliaj malsanoj kaj pri la bezono sekvi la evoluon de la rekuperiĝintoj, interalie.

La doktorino Ileana Morales Suárez, direktorino de scienco kaj novigado teknologia de la ministerio de publika sano, precizigis ke tiuj studoj fortigos la novan proceduron por kuracado, kiu baldaŭ estos prezentita. Ŝi aldonis ke estas konfirmitaj la sekvoj de la malsano, unue, pulma, hepata, rena kaj kora damaĝoj.

Dum la kunsido oni aktualigis pri la apliko de la kuba produkto Nasalferón al la internaciaj voĝaĝintoj kaj al ties familioj. Morales informis ke jam komenciĝis la administrado de tiu noveca medikamento en pli ol 3 000 personoj en la ĉefurbo.

Nasalferón, medikamento de la kuba bioteknologia industrio, kiu kontribuas eviti la propagadon de la viruso kaj fortigas la imunologian sistemon estos aplikata, momente, en la municipo Cárdenas kaj en Havano.
 

Fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up