Kubo raportas 505 novajn kazojn de Covid-19 kaj du forpasintojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-14 10:40:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 14 (RHK) Dum gazetara konferenco diskonigita ĉe la nacia radio kaj televido, la dro. Francisco Durán García, nacia direktoro de epidemiologio de la Ministerio pri publika sano de Kubo, raportis ke je la fermo de tiu ĉi merkredo, oni konfirmis la duan plej altan nombron da kontaĝoj en la insulo, kun 505 novaj pozitivoj post efektivigi 14 579 testojn de PCR.

El la 505 konfirmitaj, 472 estis aŭtoktonaj kaj 33 importitaj, ĉefe el Usono, Meksiko, Pollando kaj Haitio. Dekdu estis eksterlandanoj.

Estas enhospitaligitaj 3660 aktivaj kazoj, dum akumuliĝas 160 forpasintoj entute por mortec-indikilo je 0,9%.

Ĝis nun rekuperiĝis 76,6% de la malsaniĝintoj en la insulo. Tridek ok personoj estas en la intensivaj terapi-unuoj, el ili 17 en kriza stato kaj 21 en grava stato.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up