Díaz-Canel omaĝas elstaran revolucian intelektulon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-16 11:21:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 16 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel memorigis per Tvitera mesaĝo, la kuban intelektulon kaj revoluciulon Rubén Martínez Villena, okaze de la 87-a datreveno de lia forpaso.

La prezidento asertis ke hodiaŭ Kubo memorigas tiun ĉi eternan revoluciulon, kaj laŭdis la “belan heredaĵon de la granda patrioto kaj intelektulo”, citante frazon de Villena: “Oni devas studi, oni devas ĝoje batali por la Revolucio sen depende de la okazaĵoj”.

Rubén Martínez Villena gvidis la Proteston de la Dektri, okazinta en la jaro 1923, unu el la plej gravaj historiaj okazintaĵoj de Kubo, kiam la juna advokato denuncis malpuran negocon, kiu envolvis la registaron de Alfredo Zayas.
Villena okupis gravajn postenojn en la komunista partio kaj en la nacia laborista konfederacio.

Spite al malsaniĝo, li gvidis la ĝeneralan revolucian strikon, kiu antaŭenigis la forfalon de la tirana reĝimo de Gerardo Machado en aŭgusto de 1933.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up