Kubo: ekonomiaj transformoj kun integrala fokuso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-16 11:42:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Meisi Bolaños, ministrino  de Financoj kaj Prezoj.

Havano, jan 16 (RHK) Meisi Bolaños Weiss, ministrino de financoj kaj prezoj, agnoskis la rolon de la kuba loĝantaro en la korekta starigo de la politiko de prezoj aprobitaj kiel parto de la procezo de mona ordigo.

En la unuaj 13 tagoj de tiu ĉi procezo, koncerne al komunika agado de tiu ĉi organismo, okazis ĉirkaŭ 500 kontaktoj kaj 78 denuncoj rektaj, informis la ministrino en la radiotelevida spaco Mesa Redonda.

Ŝi precizigis ke la lando travivas transformon okaze de la mona kaj financa ordigo, kaj oni ne povas vidi ĝin apartigita de la regulaĵoj aprobitaj de la registaro en 2020 kiel parto de ekonomia kaj socia strategio kaj batalo kontraŭ la Covid-19.

La prezo-transformo estas provokita de la mona devaluto fronte al la dolaro (23 fojoj), kio igas la importaĵojn pli kostaj, aldonis Meisi Bolaños.

Ŝi elstarigis ke oni eliminas subvenciojn kaj troajn senpagecojn, sen rezigni je la konkeroj de la Revolucio, kaj efektiviĝas procezo de prezo-interrilatiĝo, nome inter pograndaj kaj pomalgrandaj prezoj.

Kiel antaŭaĵoj la ministrino memorigis ke en 1978 oni aprobis la dekreton 28, kiu preskribis ĝeneralan reformon de prezoj surbaze de analizoj faritaj en la I-a kongreso de la komunista partio. Ĝi efektiviĝis tri jarojn poste.

Kaj en 1994, meze de la nomata Speciala Periodo, por impulsi la ekonomion kaj sanigi la internajn financojn, oni aprobis novajn prezojn por atingi financajn ekvilibrojn. Kelkaj el tiuj prezoj restis validaj ĝis la jaro 2020.

Nun okazas granda transfomo ĉi-rilate, sed kune kun aliaj politikoj, kiuj donas al ĝi pli integralan fokuson, ĉar inkluzivas fiskajn kaj financajn transformojn.

Ŝi emfazis ke bona parto de la produktoj kaj servoj pograndaj havas kosto-kreskon pro la sekvoj de la mona ordigo, tamen, oni reguligis ilin por ke tiuj kreskoj ne transiru al la pomalgrandaj valoroj en la unua momento. Oni metis limojn por ke la kresko ne estu pli ol la desegnita.

Kreskas prezoj, kostoj kaj elspezoj ligitaj, sed oni devas ĝin apliki korekte kaj transformi la manieron labori por ke estu pli da efikeco kaj produktiveco, asertis la ministrino.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up