Kubo kaj Eŭropa Unio ratifas forton de siaj rilatoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-21 09:11:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuna Konsilantaro Kubo-EU          Foto/Prensa Latina.

Havano, jan 21 (RHK) La sesio virtuala de la III-a kuna konsilantaro Kubo-Eŭropa Unio (EU) ratifis la volon de ambaŭ partoj fortigi siajn rilatojn kaj solidigi la Interkonsenton de Politika kaj Kunlabora Dialogo, asertis la ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Bruno Rodríguez.

Dum la renkontiĝo, kie partoprenis flanke de la Eŭropa Unio la altranga reprezentanto por eksteraj aferoj kaj politiko de sekureco, kaj vicprezidanto de la komisiono eŭropa, Josep Borrell, la kuba diplomatestro elstarigis la cirkonstancojn speciale kompleksajn, kiujn travivas la mondo kaŭze de la pandemio de Covid-19. Spite al tiu ĉi situacio ambaŭ partoj agnoskis avancon  en siaj reciprokaj kaj kunlaboraj rilatoj dum la lasta jaro.

Samtempe, ili rekonfirmis sian pretecon daŭre labori por fortigi tiujn ĉi rilatojn, sciigas komuniko de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj.

Siaflanke, Bruno Rodríguez elstarigis ke la okazigo de la tria kuna konsilantaro evidentigas la volon plenumi la sindevigojn antaŭe konsentitajn kaj solidigi la Interkonsenton de Politika kaj Kunlabora Dialogo (ADPC), kiel reguliga kadro de la reciprokaj rilatoj.

Borrell elstarigis la bonan staton de la rilatoj kaj la gravecon de la kunlaboro entreprenita dum tiu ĉi periodo. Li ratifis la susbtenon de la eŭropa bloko al la kuba rezolucio kontraŭ la ekonomia sieĝo trudata de Usono kaj la opozicion al la apliko de la titoloj III kaj IV de la Leĝo Helms-Burton.

La eŭropa diplomato esprimis la rifuzon de la eŭropa bloko al la inkluzivigo de Kubo en la  unuflankan liston de landoj, kiuj supoze subtenas terorismon, ellaboritan de Usono.

fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up