Monda Tago de la Radio dediĉe al Radio Havano Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-21 09:52:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 21 (RHK) La kuba asocio de Unuiĝintaj Nacioj (ACNU) dediĉas la ceremonion okaze de la Monda Tago de la Radio al la internacia radiostacio Radio Havano Kubo, kiu festas la 60-an  naskiĝdatrevenon de siaj mallongondaj elsendoj ĉi-jare. 

La ceremonio okazos la 12-an de februaro 2021 en la sidejo de tiu institucio.

Pro la epidemiologia situacio, la aranĝo okazos  en limigita formato kun ĉeesto de minimuma kvanto da reprezentantoj de la radiostacio kaj kun speciala gasto, la doktoro en teknikaj sciencoj José Altshuler, konsiderata la teknika patro de Radio Havano.

Radio Havano Kubo elsendas nuntempe per mallongaj ondoj, per modulita frekvenco kaj Interrete en la lingvoj hispana, angla, franca, portugala, araba, kreola kaj esperanto.

La unua direktoro de la internacia radiostacio estis Marcos Behemaras, kaj la nuna direktorino Tania Hernández, ĉeestos la ceremonion kun kelkaj kunlaborantoj okaze de la Monda Tago de la Radio  2021.

Radio Habana Cuba transmite en la actualidad por onda corta, frecuencia modulada y por Internet (www.radiohc.cu), en español, inglés, francés, portugués, árabe, creole y esperanto.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up