Kubaj sciencistoj intensigas klinikajn provojn de vakcinoj kontraŭ la kronviruso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-25 10:01:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 25 (RHK) Sciencistoj kaj laboristoj de la sansistemo avancas hodiaŭ en la klinikaj provoj de la vakcinaj kandidatoj kubaj kontraŭ la Covid-19 kun la celo protekti la insulan loĝantaron.

Sub tiu kondiĉo, la provo komenciĝis la 9-an de januaro pere la kandidato Soberana 01 en la unua fazo por pacientoj konvaleskantaj de la malsano post trapasi leĝeran klinikan kadron,  sensimptomajn aŭ pozitivojn en la analizo de antikorpoj.

En tiu ĉi provo partoprenas 30 volontuloj inter 19 kaj 59 jaroj, kies lasta testo PCR estis negativaj.

Ili ricevis unikan dozon de la vakcino la 16-an de januaro kaj de tiam oni atente sekvas ilian evoluon en konsultiĝoj kaj per rekta kontakto kun la esploristoj.

Tiamaniere oni klopodas stimuli la protekto-nivelojn de neŭtralizaj antikorpoj kaj protekti ilin fronte al ebla reinfektiĝo, klarigis la doktoro Arturo Chan, specialisto de ĝenerala integrala medicino de la Instituto de Hematologio kaj Imunologio, kie oni evoligas tiun ĉi studon.

Tiu ĉi formulado kaj administrado de la produkto baziĝas sur la koncepto ke tiuj personoj jam estis vakcinitaj nature (per la virus-kontakto), kaj tial, la nuna dozo estas fortigo al la individu-imuneco kaj devas altigi iliajn protektajn antikorpojn kontraŭ la malsano, li aldonis.

La dro. Rolando Felipe, specialisto pri imunologio de la instituto Finlay de Vakcinoj, kie oni evoluigis la vakcinan kandidaton, asertis ke la formulo uzita por tiu ĉi klinika provo estas pli simpla kaj sekura, laŭ la trajtoj de la studata loĝantaro.

La kandidato Soberana 01 inkluzivas 5 formulaĵojn, ĉiuj el ili studita en klinikaj provoj fazo 1, kiuj finiĝis en decembro 2020.

Dum la esploroj oni konstatis ĝian sekurecon, malaltan reakci-genean trajton kaj taŭgan imunogenean econ de la produkto, kion oni devas konstati en postaj studoj, kaj en februaro oni antaŭvidas komenci fazojn II/III.

Soberana 02, la alia vakcina kandidato de la Instituto Finlay, avancas en la studo fazo II de klinikaj provoj, kio inkluzivas ĉirkaŭ 900 personojn, kaj en marto oni antaŭvidas avanci al fazo III, kiu komenciĝos kun 150 mil personoj en diversaj klinikaj lokoj de Havano, kaj oni ampleksigos ĝin iom post iom.

En la infana loĝantaro oni planas ekigi klinikan provon per tiu kandidato en februaro, konsiderante la sekurecon demonstritan de la produkto kaj la sperton de uzo de tiu teknologio en pacientoj infanaj.

Kubo ankaŭ posedas aliajn du vakcinajn kandidatojn kontraŭ la kronviruso Sars-Cov-2, kaŭzanta la Covid-19: Mambisa, aplikata per la nazo, kaj Abdala, aplikata intramuskole, ambaŭ kreitaj de la Centro de Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio.

Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up