Díaz-Canel: malhonestas kaŝi sin en la arto por agi kontraŭ la Revolucio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-28 13:01:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 28 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kondamnis la kontraŭrevoluciajn provokojn faritajn kontraŭ la sidejo de la Ministerio de Kulturo kun la animo bremsi la dialogon inter institucioj kaj la kreantoj. 
 
Malhonestas tiu, kiu kaŝas sin en la arto por agi provoke kaj sieĝi instituciojn kaj funkciulojn publikajn, dum la lando batalas forte kontraŭ la blokado, la  pandemio kaj la morto, asertis la ŝtatestro de Tvitero.

Li aldonis ke la ministerioj ne estas amasmediaj podioj. Tie oni forte laboras.

En la nacia televida novaĵservo, la vicministro de kulturo, Fernando Rojas, esprimis ke oni havis rendevuon inter funkciuloj kun reprezentantoj de la gejunuloj, kiuj la pasintan 27-an de novembro petis dialogi fronte al la ministerio por prezenti siajn zorgojn.

Spite al tio ke oni invitis ilin eniri la konstruaĵon, ili preferis resti ekstere kun la riskoj implicaj pro la nuna pandemia situacio.

Noto de la ministerio de kulturo sciigas ke per sinteno malferme senrespondeca, tiuj restantaj ekstere esprimis ke ili ne foriros. Dum pli ol du horoj, kiuj daŭris tiu incidento, la amasmedioj pagitaj de la usona registaro restis tie komentante en viva elsendo ĉion, kio estis okazanta, fortigante opinion provokan de la kontraŭrevoluciaj agantoj.

Antaŭ tiu cirkonstanco, laboristoj de la ministerio ankaŭ eliris kaj ariĝis fronte al la provokantoj petante ilin foriri.

Fronte al ili neglekto pri tio kaj la evidenta klopodo konkretigi amasmedian spektaklon, la laboristoj kontraŭstaris kaj forpelis ilin de tiu loko.

La ministerio de kulturo ratifas sian volon dialogi kun la honestaj kreantoj pri kiu ajn temo rilata al la kultura politiko de la kuba Revolucio kaj konfirmas sian neglekton akcepti provokojn aŭ dialogi kun dungo-soldatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up