Pli da elstaruloj usonaj alvokas la prezidenton ĉesigi la komercan militon kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-29 11:14:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 Joe Biden subskribas la unuajn dekretojn - 2021 GETTY IMAGES / CHIP SOMODEVILLA

Havano, jan 29 (RHK) Ekde la enposteniĝo de la demokrato Joe Biden kiel prezidento usona, pluraj elstaruloj, spertuloj kaj politikistoj alvokis la ŝtatestron ĉesigi la komercan militon kontraŭ la kariba insulo.

Kontraŭe, la pli ol 200 regulaĵoj kaj ekonomiaj punoj truditaj de la elirinta ŝtatestro de la Blanka Domo, la respublikano Donald Trump, en apenaŭ 4 jaroj, kaj la inkludo de Kubo en liston de ŝtatoj subtenantaj terorismon ( obskura fino de tiu registaro), estis rifuzitaj de centoj da voĉoj internaciskale.

La usona profesoro William M. LeoGrande memorigis en la gazeto SunSentinel de Florido, la grandajn ekonomiajn profitojn, kulturajn kaj sociajn, kiujn kunportis por ambaŭ landoj la proksimiĝo atingita sub la mandato de Barack Obama, situacio amplekse retroigita de ties posteulo.

 “Dum la lastaj du jaroj de la prezidento Obama, Usono kaj Kubo subskribis 22 interkonsentojn reciprokajn pri temoj de intereso komuna, kiuj iras de batalo okntraŭ drogoj ĝis media protektado”, deklaris la spertulo.

Ankaŭ artistoj pledas por dialogo kaj interkompreniĝo inter ambaŭ landoj; la aktoro Tyrese Gibson, skribis en sia retejo en Instagram: “ĉu ni povus forigi la embargon rilate al Kubo, bonvolu? Ni volas ke  tiu bona energio fluu kiel eble plej  baldaŭ.”

Ĉi-semajne, la eksprezidento de Gujano, Donald Ramotar, instigis la prezidenton Biden repreni la politikan dialogon respekteman kun Kubo, lando kiu, “kun limigitaj rimedoj faris pli por la malriĉuloj de la mondo ol multaj el la grandaj evoluintaj landoj, kies rimedoj estas abundaj”.

Eĉ kiam, ĝis nun, la administracio de Biden kaj Harris neniun decidon konkretan faris pri la politiko al la kariba insulo, la internacia komunumo kaj multaj politikistoj usonaj esperas rekonsiderojn pri la limigoj truditaj de Trump, kiuj nur pli akrigis la damaĝojn de la sieĝo ekonomia, komerca kaj financa altrudata al la kuba popolo.

Fonto: ACN


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up