Unesco esprimas kondolencojn pro forpaso de kubaj geinstruistoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-01 18:10:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 

Katherine Müller

Havano, feb 1 (RHK) La ĝenerala direktorino de la Regiona Oficejo de Unesco, Katherine Müller, bedaŭris la trafikakcidenton amasan de la pasinta sabato  en la okcidenta provinco Mayabeque, kiu provokis la morton de dek personoj.

Per mesaĝo sendita al la kuba ministrino de edukado, Ena Elsa Velázquez, Müller transdonis siajn kondolencojn al familianoj kaj geamikoj de la forpasintoj.

“Ni profunde bedaŭras tiun ĉi okazaĵon, ne nur pro la doloro provokita al la familioj de la viktimoj, sed ankaŭ pro la perdo de junaj geinstruistoj”, esprimis la gvidantino de la regiona oficejo de Unesco.

La akcidento okazis en la km 42 de la nacia aŭtovojo, en la municipo Güines, kiam la aŭtobuso kiu transportis la geinstruistojn laborintaj en Havano,  al  sia provinco en la oriento de la lando, forfalis kiam ĝi trairis ponton.

La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kaj aliaj kubaj aŭtoritatuloj ankaŭ esprimis pli frue kondolencojn al la familio kaj al la kolegaro pro tiu ĉi bedaŭrinda akcidento, kies kaŭzojn oni esploras.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up