Kubo partoprenos kunsidon de la Interregistara Konsilantaro Eŭroazia

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-04 11:53:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo estas observanto  en la UEE

Nur-sultano, feb 4 (RHK) Kubo partoprenos kiel observanto en kunsido de la Interregistara Konsilantaro Eŭroazia en ties membro-kondiĉo de  Observanto de la Unio Ekonomika Eŭroazia (UEE), laŭ estis informite en tiu ĉi ĉefurbo kazaĥia.

La kunsidon partoprenos ŝtatestroj kaj registarestroj de la grupo kaj reprezentantoj de landoj Observantoj. La grupon formas Rusio, la respublikoj de Belorusio, Kazaĥio, Armenio kaj Kirgizio, kaj observantoj estas Moldavio, Uzbekio kaj Kubo.

La kuba registaro nomumis kiel reprezentanto sian ambasadoron en Rusio, Julio Garmendia, konstanta reprezentanto de Kubo antaŭ la Eŭroazia Ekonomika Komisiono.

Kubo partoprenos por la unua fojo kiel ŝtato Observanto post la aprobo de tiu kategorio dum virtuala kunsido de ties supera konsilantaro okazinta en decembro 2020.

En tiu renkontiĝo, la prezidento Miguel Díaz-Canel esprimis la politikan volon de Kubo malfermi novajn vojojn al komerco kaj investoj kun la Ekonomika Unio Eŭroazia.

La kuba ŝtatestro esprimis sian kontenton pro la nova rango kaj ratifis la volon fortigi la ekonomiajn kaj kunlaborajn rilatojn kun la alianco.

Li elstarigis la amikajn kaj kunlaborajn rilatojn tradiciajn inter Kubo kaj aliaj landoj de la grupo kiel Rusio kaj Belorusio.

Díaz-Canel petis identigi la potencialojn ekzistantajn por ekonomia interŝanĝo en diversaj sektoroj kaj sugestis krei la kondiĉojn por konkretigi komunajn projektojn; ankaŭ certigis ke la transdono de tiu statuso konsistigas rekonon al la rilatoj inter landoj de la UEE kaj Kubo.

Laŭ oficialaj fontoj, la landoj de la alianco jam kunlaboradis kun la kariba insulo per memorando subskribita en 2018, sed ekzistis komuna intereso ampleksigi tiun kunlaboron.

fonto: PL


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up