Usona raporto konfirmas la veron de Kubo pri la supozataj son-atakoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-12 17:17:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 12 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel certigis ĉi-vendrede ke la raporto ĵus malkaŝita pri la aluditaj san-incidentoj  de usonaj diplomatoj en Havano, konfirmas la pozicion defenditan de la insulo.

Per Tvitero, la kuba ŝtatestro esprimis ke la dokumento konfirmas tion klarigitan de la insulo surbaze de sciencaj esploroj: la supozataj “akustikaj atakoj” estis pretekstoj uzitaj de la administracio de Donald Trump por akuzi sen pruvoj kaj damaĝi la reciprokajn rilatojn. “La vero ekregas”, emfazis la kuba ŝtatestro en la socia reto.

Siaflanke, la ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez, rekonfirmis ĉi-vendrede la sintenon de la kariba lando kunlabori kun Usono rilate la esplorojn pri tiuj okazaĵoj kaj aldonis ke serioza malklasifiko de la informoj ebligus koni kiom longe for iris la eksa prezidento Donald Trump, la eksa sekretario de ŝtato Mike Pompeo kaj la senatano Marco Rubio por “pravigi artefarite la retroiron en la duflankaj rilatoj”.

La diplomatestro kuba aldonis ke “iun tagon oni klarigos la okazintaĵojn kaj la neokazintaĵojn”, kaj ratifis la volon de Kubo labori kun la usonaj aŭtoritatuloj, efektive, jen  politike jen  science por eltrovi solvon.

Hieraŭ diskoniĝis raporto de la Estraro pri Revizio de Respondecoj (ARB, angle), publikigita en la retejo de la usona Agentejo de Nacia Sekureco (NSA), kiu  agnoskis ke la supozataj son-atakoj daŭre estas mistero. 

La interna dokumento de la ŝtata departemento, taksita kiel sekreta kaj ĵus malkaŝita, esprimas ke 18 monatoj post la okazintaĵoj (2016 kaj 2017) oni ne scias ion;  kio okazis, nek kio okazis nek kiu okazigis tion.

Ĝi aldonas ke la respondo de la administracio de Trump al la nomata sindromo de Havano estis plenplena je malbona mastrumo kaj estis malbone gvidita, ĉar oni eĉ ne nomunis funkciulon altnivelan kiel ĝeneralan respondeculon por la esplorlaboroj.

Krome, la raporto sciigas ke mankis kunordigoj kaj atento pri la starigitaj proceduroj, samkiel la komunikado estis senefika kaj sisteme malorganizita.

Spite al ĉio, la okazintaĵoj en la ambasadejo de Vaŝingtono en Kubo estis uzitaj fine de septembro de 2017 kiel pravigo por redukti je pli ol 60% la personaron laborantan tie kaj efektive fermi la konsulejon de Usono.

Ĉio estis farita sen pritaksi la riskojn kaj bonefikojn, aldonas la raporto.


Fonto: PL 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up