Díaz-Canel rekonis la laboron de industria grupo BioCubaFarma

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-13 13:49:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 13 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel agnoskis la laboron de la grupo de bioteknologia kaj farmacia industrioj (BioCubaFarma) kaj asertis ke la faka scio portis solvon de kompleksaj problemoj starigitaj de la Kovim-19.

Per mesaĝo en Tvitero, la kuba ŝtatestro ankaŭ skribis ke “multaj scioj lernitaj dum la batalo kontraŭ la kronviruso ekstariĝas en sferoj kiel nutra suvereneco”. 

Dum kunsido de la jara bilanco de la industria grupo, la prezidento elstarigis la maturecon atingitan de la bioteknologia  grupo en tiu ĉi kompleksa epoko de pandemio kaj taksis ties agadplanon por la venontaj jaroj tre integrala kaj realisma. 

Inter la plej elstaraj rezultoj de la jaro menciindas la fabrikado de produktoj apartenantaj al la proceduroj aplikataj fronte al la Kovim-19 kiel Jusvinza, Nasalferon kaj Biomodulino T, inter aliaj.

Ankaŭ la prototipoj de pulm-ventoliloj de altnivelaj servoj, la diagnoziloj por mezuri la antigenon de la viruso Sars-cov-2, la kreado de aliaj produktoj por uzado en la testoj de PCR kaj la kvar vakcinaj kandidatoj kubaj: Soberana 01, Soberana 02, Mambisa kaj Abdala.
 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up