La kuba ĉefministro pledis por plia disciplino fronte al la Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-16 12:50:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Laborkunsido pri la Kovim-19 en Kubo

Havano, feb 16 (RHK) Preter ĉiuj regulaĵoj kaj difinoj, se la disciplino inter kubanoj ne komenciĝas kiel individua afero, tiam estos tre malfacile gajni la batalon kontraŭ la Kovim-19, asertis Manuel Marrero, ĉefministro kuba.

La ideo regis ĉi-lunde dum la kunsido de la laborgrupo por prevento kaj kontrolo de la nova kronviruso, kaj estis dividita de la ĉefministro, kiu gvidis tiun ĉi renkontiĝon en la Palaco de la Revolucio.

Li emfazis ke oni daŭre perfortas la disciplinon kaj la starigitajn regulaĵojn pri uzo de maskoj tie, kie estas necese ĝin surporti. Aldonis ke aliaj ne prizorgas la fizikan distanciĝon necesan aŭ ne purigas siajn manoj aŭ en kelkaj lokoj oni ne purigas la surfacojn aŭ telefonojn de kolektiva uzo.

La ĉefministro atentigis pri la nombro da kontaĝoj en institucioj, kio evidentigas ofte la perforton de la proceduroj establitaj por tiuj spacoj. Tial li alvokis agi ekzemplodone en la laborejoj.

Aliflanke, la unua vicministro, Roberto Morales, emfazis pri la graveco ke ĉiuj aŭtoritatoj respodencaj pri la epidemiologia enketo ne preteratentu la kvaliton de tiu agado. Li parolis pri la aktiva kaj efektiva enketado, kaj asertis ke la efikeco kuŝas en la korekta identigo de ĉiuj kazoj, aparte la vundeblaj kun simptomoj.

Laŭ raporto de la ministro pri sano José Ángel Portal, la provincoj kun pli altaj indikiloj de  kontaĝoj dum la lastaj 15 tagoj estas Havano, Guantánamo, Santiago de Kubo kaj la speciala municipo Insulo de Junularo. 

En Kubo, je la fermo de la sesa semajno de 2021,( kiu inkluzivas ĝis la 13-a de februaro), la averaĝa nombro da kazoj de Kovim-19 tage estis  822,9, kio reprezentas kreskon de la nombro kompare al la fermo de januaro (501,2 tage).

Ĝis tiu ĉi dimanĉo, la akumulitaj kazoj en Kubo estas 39 004 kaj la forpasoj atingis 269, kio indikas 0,69% da letaleco .


fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up