La mirinda sinofero de la kubaj sanitaraj laboristoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-20 12:33:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Renkontiĝo kun gvidantoj kaj specialistoj de Minsap . Foto: Prensa Latina.

Havano, feb 20 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero, agnoskis la sinoferon de la laboristoj de la sanitara sektoro dum la jaro 2020.

Dum renkontiĝo kun gvidantoj kaj specialistoj de la ministerio de publika sano (Minsap) por pritaksi la laboron faritan kaj reŭi la prioritatojn kaj agojn de la nuna jaro, la ŝtatestrods emfazis ke la kubaj sanlaboristoj devis duobligi klopodojn por fronti la Kovim-19; kaj alokis ili altisi la servo-kvalitojn.

La prezidento ankaŭ esprimis ke la pandemio evidentigis kion la socialista sistemo povas fari, inkluzive la forton de la landaj proceduroj por preventi kaj kontroli la malsanon, kio kondukis al pli bonaj rezultoj ol la monda averaĝo kaj kelkaj evoluintaj landoj.

Tamen, li esprimis, ni ne povas kontentiĝi pri la farita laboro, sed male, ni devas labori en la malfortaj aspektoj ankoraŭ ekzistantaj.

La ŝtatestro esprimis ke inter la prioritatoj kaj defioj de la ministerio estas la epidemia kontrolo , la starigo de la Ordiga Tasko kaj altigo de la kvalito de servoj en la baza sansistemo kaj hospitaloj samkiel ĝenerale plibonigi la atento al pacientoj.

La plej granda defio de la lando estas eliri el la pandemio, asertis la ŝtatestro, kiu ankaŭ pritraktis la laboron en la prioritataj programoj kiel la infan-patrina programo, la atento al nefekundaj paroj, la kuracisto kaj la flegistino de la familio kaj la internacia kunlaboro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up