Abdala: la dua vakcina kandidato kuba survojas al la 3-a fazo de klinikaj provoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-26 17:14:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vakcina kandidato Abdala      Foto: Granma

Havano, feb 26 (RHK) Plenuminte ĉiujn kondiĉojn regulgajn kaj post unuigi teknikajn kriteriojn inter la centro de genetika inĝenierado kaj bioteknologio, kaj la entrepreno Laboratorioj AICA, Kubo komencis produkti je industria skalo la vakcinan kandidaton Abadala kontraŭ Kovim-19.

Ĉi semajne la entreprena grupo BioCubaFarma, per Tvitera mesaĝo de la doktorino Miladys Limonta, mastrumantino de la projekto de vakcinoj de la koncerna institucio, sciigis pri la vizito de la vicprezidento de la grupo tra la industrio kie oni fabrikas la dozojn uzotajn en la fazo 3 de la klinika provo.

Abadala estos aplikata intramuskole. Ĝi estas unu el la kvar vakcinaj kandidatoj kubaj, kiuj trapasas avangardan fazon de klinikaj provoj. Tiamaniere Kubo jam havas du kandidatojn, kiuj baldaŭ komencos la trian fazon de klinikaj provoj, Abadala kaj Soberana 02. Tiuj progresoj lokas la kariban landon inter la malmultaj en la mondo, kiuj povos imunizi sian loĝantaron en 2021 per propra vakcino.
 



Komentarioj

  • Javier Ramos's gravatar
    Javier Ramos
    28/02/2021 03:12 pm

    Gratulon pro la nova dezegno kaj la teknika prilaborado de la retejo, ĝi estas multe pli agrabla kaj eĉ ĉio estas en esperanto! Esperebla baldaŭ kubo havos propran vakcinon kaj ĉio normaliĝon, dankon pro la interesa artikolo.


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up