La kubaj boksistoj revenis kun la ĉampiona pokalo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-06-10 08:21:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Miguel Díaz-Canel Bermúdez, la unua vicprezidanto de la ŝtata konsilantaro akceptis en Havano la ĉampionistojn de boksado kiuj revenis al la insulo post partopreni la IV-an mondan matĉon de tiu sporto en Bakú.
La kuba vicprezidento dialogis kun la boksistoj elvokante ilian agadon kaj gratulis ilin pro la sukceso kaj la ebleco ke la kubaj amantoj de tiu sporta disciplino sentu sin ĝojaj pri tiu venko.
La kuba teamo konata kiel Domadores, debutis en tiaspeca evento per venko de 6-5 en konkurso por la titolo kontraŭ la partnero, Bakú Fires de Azerbajĝano dum la lasta semajnofino.
Meze de malfacila scenejo,  pro manko de garantioj por disputi en neŭtrala kadro, la boksistoj kaj teknikistoj ne povis solvi la disputon je la fino de la matĉo en la 10 divizioj kreitaj, ili devis ili al ekstra boksado en la divizio de 69 kg. Tiamaniere Kubo sukcesis gajni la pokalon de la ĉampionludo.
Díaz-Canel emfazis ke “estas gravega momento por nia boksado, kiu demonstris posedi solidan skolon. Vi meritas la rekonon de nia popolo kaj ankaŭ la teknikan stabon”, li asertis.
“Nun vi devos forte labori ĉiutage por plibonigi la necesajn plibonigendojn por partopreni la venontajn centramerikajn kaj karibajn ludojn, kaj estonte vi certe havos novajn batalojn en novaj konkursoj”, li emfazis.
Nome de la boksistoj, Julio César la Cruz esprimis sian” kontenton kaj fidon ekde la unua momento spite al la komplekseco de la turneo kaj pro ilia kondiĉo kiel debutantoj en tiaspecaj eventoj, sed ili ĉiam eliris por serĉi la venkon”.
La teknika estro de la teamo, Rolando Acebal esprimis ke ili intencas redoni al la kuba skipo la solidecon de pasintaj epokoj ne tiom foraj, kaj ne spekulacii fronte al la nunaj rezultoj, “ni avancadis, jes ja, sed ankoraŭ la vojo estas longa por atingi pli altan nivelon en ĉiuj divizioj”, li asertis.
“Ni forte laboros, ne eblas resti kontentaj pri la nunaj rezultoj, sed la boksado en Kubo revenas kun alta moralo sporta, pri tio ni estas konvinkitaj”, li fine emfazis.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up