Mondo de Espero por la kubaj infanoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-06-12 19:54:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La monda asocio pri speciala edukado (AMEE) transdonis al  Kubo la premion Mondo de Espero okaze de la agado farata de la insula ministerio pri edukado dum pli ol 50 jaroj favore  al infanoj kun handikapoj.
La premio estis ricevita de Cira Piñera, vicunua ministro de la koncerna ministerio, dum la malferma ceremonio de la XII-a monda renkontiĝo pri speciala edukado kaj atento al diverseco,  okazanta en la kongresa palaco de Havano.
Orlando Terré, prezidanto de la monda asocio, elstarigis ke la kuba eduka sistemo jam trairas la vojon de integriĝon kaj oni perceptas la transformojn entreprenitajn favore al tio ke la infanoj kaj junuloj kun limigoj malseveraj fiziko-motoraj aŭ mensaj, eniru al la normaj lernejoj, ĉio danke al ŝtata kaj registara klopodo premiinda.
Dum la evento li elstarigis la agadon de kelkaj kubaj edukistinoj kiuj dediĉis sian vivon al specialecoj kiel logopedio, defektologio kaj fizioterapio, kio havigis al ili la distingon “Por la latinamerika unueco” de la latinamerika centro de referenco por speciala edukado (CELAEE).
La kvalito de la atento donita de Kubo senpaga al pli ol 60 mil infanoj kun specialaj edukaj bezonoj igis ke la kariba lando estu elektita kiel sidejo de tiu ĉi XII- monda evento, kie kunsidas pli ol 150 delegitoj el 21 landoj de Iberoameriko kaj Nordameriko.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up