Kubo stimulas fremdajn investojn en turismo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-06-21 09:58:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Per la leĝo 118 de fremdaj investoj, Kubo ampleksigis la eblecojn de negocado en la turisma industrio, temas pri eblecoj financi la riparadon aŭ konstruadon de domoj por turismaj celoj kaj atingi ties proprieton aŭ aliaj realajn rajtojn.
Kongrue  kun la deklaroj de José Daniel Alonzo, direktoro de negocoj de la ministerio de turismo, la normo kiu ekvalidos antaŭ fino de tiu ĉi monato, impulsas inter la novaj eblecoj, la kreadon de miksaj entreprenoj celantaj konstrui domojn aŭ konstruaĵojn kaj evoluigi entreprenojn kiuj okupiĝas pri tio ligitaj al golfludejoj.
Oni transdonos al la fremdaj investistoj garantiojn pri ties investado, kio povus rilati al la impostoj, la rekuperiga tempo aŭ transdono de prioritataj rajtoj, asertis la funkciulo.
Dum gazetara renkontiĝo, Alonzo sciigis ke fine de la nuna jaro devos estiĝi la dua tiaspeca entrepreno kaj en 2015 konkretiĝos la tria.
Surbaze de tiuj ĉi novaj eblecoj, entreprenistoj el preskaŭ ĉiu mondoparto, speciale de Eŭropo, sudorienta Azio kaj Suda Ameriko, esprimis sian intereson investi en la kariba insulo.
Ĝis nun, Kubo havas 64 kontraktojn de administracio hotela kun proksimume 20 hotelĉenoj tre prestiĝaj internacie kaj antaŭvidas ankoraŭ kreski.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up