Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Partoprenis Raúl Castro ceremonion por distingi elstarajn intelektulojn.

La kuba prezidento Raúl Castro partoprenis la ceremonion kie oni transdonis la premion Profesoro de Junularo al 8 personecoj de la kuba kulturo okazinta en la nacia muzeo de belartoj de Havano.
La ceremonio estis parto de la dua kongreso de la asocio Fratoj Saíz (AHS) kaj de la 27-a datreveno de la organizo de artistoj kaj verkistoj, laŭ raportis la ĵurnalo Granma.
La gravan rekonon ricevis la verkistino Nancy Morejón; la muzikistoj Digna Guerra, Wilfredo (Pachy) Naranjo; la pentristoj Nelson Domínguez kaj Lesbia Vent Dumois; la kinofaristoj Tulio Raggi, la arkitekto Mario Coyula kaj la reĝisoro de teatro Carlos Díaz.
Oni agnoskis ilian socian emon, la trascendon de ilia kontribuo al la kuba kulturo kaj rimarkinda ligo al la novaj generacioj de kreantoj; oni ankaŭ taksis ilin  heredantoj de la plej bona tradicio de la kuba arto.
La prezidanto de la AHS, Luis Morlote Rivas, taksis la asocion kiel granda ideo-laboratorio por evoluigi la kreadon avangardan en la insulo kaj emfazis ke tiu asocio estas signita de la kontraŭimperiisma  idearo de Fidel Castro kaj José Martí, la nacia apostolo.
La ceremonion ankaŭ ĉeestis la unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel, la parlamentestro Esteban Lazo kaj la ministro de kulturo, Rafael Bernal, inter alie.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
  • Esperanto 10-09-17
vizitkalkulilo

3850589

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4569
  • today: 1976
  • online: 193
  • total: 3850589