Kubo kaj Ekvadoro: kreskas komerca interŝanĝo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-07-09 09:48:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Jorge Glas Espinel, vicprezidanto de Ekvadoro, alvenis al Kubo por plenumi oficialan laborviziton kie oni pritaksos la kunlaborajn projektojn ekzistantajn inter ambaŭ landoj, krom pritrakti aliajn temojn de reciproka intereso.
La ŝtatisto, kiu por la unua fojo vizitas la kariban landon, estis akceptita en la internacia flughaveno José Martí, de la kuba vicministrino pri eksteraj rilatoj Ana Teresita González Fraga.
Glas Espinel, sciigis al la gazetaro ke li celas taksi la eblajn kunlaborajn interkonsentojn rilate al la farmacia industrio, bioteknologio kaj avancoj en scienco kaj teknologio; aldone, en aliaj sektoroj kiel agrobrutaro kaj produktado de nutraĵoj.
La komercaj rilatoj inter ambaŭ landoj impulsitaj de la prezidento Rafael Correa per sia vizito en 2009 kaj la subskribo de gravaj interkonsentoj estas la bazo por la progresanta evoluo en sektoroj kiel sano, edukado, agrikulturo, sporto kaj energio.
Ambaŭ landoj membras en la Bolivara Alternativo por la popoloj amerikaj (ALBA-TCP) kie ili partoprenas en pluraj iniciatoj de latinamerika integriĝo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up