Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Komenciĝis la interna kontrolo pri la plej gravaj programoj produktivaj kaj konstruaj.

La 8-a tutlanda interna kontrolo komenciĝis ĉi-lunde en la insulo kun la celo pritaksi la laboron en 309 institucioj ĝis la 22-a de novembro. La celo de la kontrolado kaj revizorado havas preventan kaj edukan rolon.
La ĝenerala kontrolisto de la respubliko kaj vicprezidantino de la ŝtata konsilantaro de Kubo, Gladys Bejerano, raportis  de antaŭnelonge  ke  tiu ekzerco  estas esploro por mezuri la evoluon de la plej gravaj programoj de la lando.
Inter tiuj programoj estas la produktado de nutraĵoj, la novaj produktivaj formoj kaj la vendado de konstrumaterialoj en la orientaj provincoj Santiago de Kubo kaj Guantánamo, damaĝitaj de la uragano Sandy en oktobro de 2012.
Pli ol mil revizoroj kaj aliaj specialistoj eklaboris en la koncerna kontrolo kiu ankaŭ esploros la evoluon de aliaj komplementaj agadoj kiel la ekonomiaj kontraktoj, la kontoj pendantaj je pagoj kaj elpagoj, kaj la reguloj rilate la kontrolon de brulaĵoj.
Ankaŭ la procezo pri transdono de teroj por fruktuzo, la laboroj rilataj al plifirmigo de la bazaj unuoj de kooperativa produktado, aliaj procezoj rilataj al eksportado, importado kaj anstataŭo de importaĵoj estos reviziataj.
Laŭ informoj de la ĝenerala kontrolejo, el la totalo de reviziotaj institucioj, pli ol 70% apartenas al la agronutra sektoro kaj la periodo analizota estos ĉefe la unua semestro de la jaro 2013; rilate al la antaŭa jaro kreskas je 12,6 % la revizoradoj farotaj en la koncernaj institucioj.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 22-10-17
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
vizitkalkulilo

3854743

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4211
  • today: 1919
  • online: 169
  • total: 3854743