Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Ministra konsilantaro: ekpaŝoj al mona kaj ŝanĝa unuecigo.

La kuba prezidento Raúl Castro prezidis kunsidon de la ministra konsilantaro de Kubo kiu centrigis sian atenton en vitalaj temoj por la ekonomio, inter ili la unuecigo mona kaj ŝanĝa.
Laŭ informo aperigita en la ĵurnalo Granma, laŭ aprobite en la gvidlinio 55 de la ekonomia kaj socia politiko de la partio kaj la registaro oni starigis ke la “ekpaŝo al unuecigo de la monunuo efektiviĝos konsiderante la laborproduktivecon kaj efikecon de la mekanismoj distribuaj kaj redistribuaj; ke tiu ĉi procezo pro ties komplekseco postulos rigoran preparon kaj plenumon tiom en la tereno objektiva kiel subjektiva.”
Pro tio estis interkonsentite dum la lasta kunsido de la ministra konsilantaro ke ekfunkcios krononogramo por ekpaŝi tiudirekten por plenumi tiun celon, kiu per si mem ne solvos ĉiujn nunajn problemojn de la insula ekonomio, sed apliki ĝin nepras por garantii la restarigon de la valoro de la kuba peso kaj ties funkciojn kiel monunuo, tio estas, kiel unuo de kalkulo, pagilo kaj ŝparo. Ĉio ĉi, kune kun la apliko de la ceteraj politikoj celantaj la aktualigon de la ekonomia modelo, favoros la ordigon de la ekonomia ĉirkaŭaĵo kaj sekve la korektan mezuron de ties rezultoj.
Komenciĝos la procezo por unuecigi la monunuon por la personoj juraj kaj naturaj; la ĉefaj ŝanĝoj en tiu ĉi unua etapo okazos en la sektoro de la juraj personoj kun la celo faciligi la kondiĉojn por kreskigi la efikecon, la plej bonan mezuron de la ekonomiaj okazaĵoj kaj stimuli la sektorojn kiuj produktas varojn kaj servojn por eksportadi kaj anstataŭi importaĵojn.
Komenciĝos preparado de kondiĉoj kiu ebligos ellabori la proponojn de la juraj normoj, la desegnadon de ŝanĝoj en la informadikaj sistemoj kiuj prizorgas la librotenajn registrojn kaj alĝustigojn en la normoj de librotenado.
Temas pri esenca etapo ankaŭ por kapabligo de la personoj kiuj devas realigi la diversajn transformojn.
Tiurlate, la kuba prezidento Raúl Castro esprimis en la lasta ordinara sesio de la insula parlamento ke “ en tiu ĉi strategia laborkampo oni avancas kaj evidentiĝas progresoj stimuligaj, kvankam mankas longa kaj kompleksa vojo por aktualigi la insulan modelon ekonomian kaj socian, certigante plimultan subtenon de la civitanaro en tiu ĉi procezo, kio ekskludas utiligon de ŝokaj terapioj kaj malprotekton de milionoj da personoj, kio ja estas trajto de la alĝustigaj procezoj uzataj dum la lastaj jaroj en kelkaj landoj de la riĉa Eŭropo”.
Tiurilate, oni emfazas ke la procezo por unuecigi la kuban monunuon respektas la principojn de fido gajnita de la homoj kiuj daŭre tenis siajn ŝparojn en la kubaj bankoj en konverteblaj pesoj (CUC), aliaj internaciaj monunuoj kaj en CUP, kiuj konserviĝos netuŝite kaj daŭre oni aplikos la validan politikon de subvencioj je minoristaj prezoj kaj al personoj kiuj tion bezonos, dum la ekonomiaj kondiĉoj de la lando tion postulos.
La CUC samkiel CUP estas kubaj monunuoj emisiitaj de la centra banko de Kubo kaj ili restos same subtenataj.
Daŭre etendiĝos la nuna praktiko akcepti en la vendejoj kiuj vendas en CUC, pagojn en CUP per debetkartoj en tiu ĉi lasta monunuo; eksperimente oni elektos lokojn kie eblos pagi per kontanta mono en CUP laŭ la kurzoŝanĝo de la CADECA, (entrepreno kiu okupiĝas pri monŝanĝejoj), tio estas, 25 CUP kontraŭ 1 CUC.
Laŭ la evoluo en la plenumo de la koncerna kronogramo, oni informos la detalojn pri la reguloj kiuj en ĉiu momento kongruas, jen al la fakuloj en la institucioj kiuj devas partopreni, jen al la civitanaro.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 22-10-17
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
vizitkalkulilo

3860996

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4037
  • today: 4135
  • online: 144
  • total: 3860996