Hispanaj urbestraroj petas liberigon de kubaj kontraŭteroristoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-08-20 10:36:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La urba estraro de Etxarri Aranatz, komunumo fora de Navarra, Hispanio, aprobis peton kiu postulas al la usona prezidento Barack Obama la liberigon de tri kubanoj maljuste enkarcerigitaj en tiu lando.
 
La decido de Extarri Aranatz aliĝas al decidoj de aliaj urbaj estraroj de Villa Ochandiano kaj Larraungo, de la Eŭska Lando kaj Usurbilgo, ankaŭ en Navarra, kiu faris saman peton.
 
La interkonsento petas al Obama utiligi siajn ekzekutivajn povojn por haltigi situacion de maljustico, liberigante la tri kubanojn, nome, Gerardo Hernández, Ramón Labañino kaj Antonio Guerrero.
 
Kune kun Fernando González kaj René González, kiuj estas en Kubo depost plenumi siajn karcerpunojn, la tri kubanoj estas parto de la nomata grupo La Kvin, kiuj prizorgis en Usono la agadon de ekstremistaj organizoj, kun la celo eviti teroristajn atakojn kontraŭ la kariba insulo.
 
La kvin kubanoj estis kondamnitaj en manipulita juĝo, laŭ asertis la defendantoj, kiuj ankaŭ denuncis ke la celebro de tiu juĝo okazis en etoso ege agresema en la usona urbo de Miami.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up