Kubo kaj la EU: gravaj progresoj en la negocado.

Eldonita de Alejandro García
2014-08-29 12:35:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La dua rondo de negocado inter la Eŭropa Unio kaj Kubo pri interkonsento de dialogo politika kaj kunlaboro finiĝis en Bruselo kun gravaj progresoj, informis Christian Leffler, ĝenerala direktoro por la Amerikoj de la eŭropa servo de ekstera agado, je la fino de la kunsidoj.

Li aldonis ke “oni faris esencajn progresojn dum tiuj du labortagoj” kaj klarigis ke “oni proksimigis la poziciojn reciprokajn atingante komunan vizion pri kiel devas esti la kunlabora ĉapitro.”

Leffler ankaŭ esprimis ke “la kunlaboro inkluzivas diversajn areojn pri kiuj oni laboras kiel homaj rajtoj, sekureco, lukto kontraŭ narkot-trafiko, koruptado. Ankaŭ sociaj temoj pri laboro, edukado, publika sano kaj aliaj, ankaŭ primediaj temoj.”

La venonta formala rondo de dialogo okazos en Havano fine de la jaro, kies dato ne estis decidita ankoraŭ. Ĝis tiam, okazos interŝanĝoj teknikaj neformalaj. Li aldonis ke la negocado finiĝos kiam oni atingu la celojn.

Kubo estas la sola lando de Latinameriko kiu ne havas reciprokan interkonsenton subskribitan kun la komunuma bloko.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up