Agnoskas raporto de la Monda Banko la kvaliton de la kuba eduksistemo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-09-04 09:44:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Monda Banko ĵuspublikigis raporton kiu pritraktas la problemaron de la edukado en Latinameriko kaj Karibio kaj esprimas ke “escepte de Kubo neniu latinamerika sistemo posedas mondajn indikilojn”.
 
Sub la titolo Eminentaj profesoroj. Kiel plibonigi la lernadon en Latinameriko kaj Karibio, la studo analizas la edukajn publikajn sistemojn de la lando en la kontinento kaj la ĉefajn defiojn alfrontendajn.
 
La monda banko memorigas ke ĉiuj registaroj atente sekvas “la kvaliton kaj laboron de la geinstruistoj” je la horo kiam la celoj de la edukaj sistemoj adaptiĝas al la novaj realoj. Tamen, la kerno de la afero estas en la akirado de kompetentoj kaj ne nur en la simpla akumulado de konoj.
 
La konkludoj de la raportoj estas akraj. La monda banko emfazas ke “la averaga malalta kvalito de la geinstruistoj de Latinameriko kaj Karibio” estas la ĉefa obstaklo al progreso de la edukado en la kontinento. La akademiaj enhavoj estas maltaŭgaj kaj la praktikoj senefikaj.
 
Malmulte kaj misformitaj, la geinstruistoj apenaŭ donas 65% de sia tempo en la klaso al la instruado, “kio egalas al unu perdita tago de instruado semajne”.
 
Aliflanke, la didaktika materialo disponebla estas malmulte uzada, speciale la novaj teknologioj de informado kaj komunikado. Krome, la geinstruistoj ne sukcesas altrudi sian aŭtoritatecon, allogi la atenton de la gelernantoj kaj estigi partoprenon.
 
Laŭ ala raporto “ neniu docenta korpuso de la regiono pobas konsideriĝi altkvalita kompare kun la mondaj indikiloj, kun la notinda escepto de Kubo.”
 
Fakte, nur Kubo, kie la edukado estas la ĉefa prioritato ekde 1959, disponas de eduka sistemo efika kaj profesoroj de alta nivelo. La kariba lando havas nenion enviindan al la plej evoluintaj landoj. La kariba insulo estas, aldone, la lando kiu je tutmonda skalo dediĉas la plej altan ciferon de la nacia buĝeto al la eduka sistemo, tio estas, 13%.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up