Logo Radio Habana Cuba

Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Sukcesoj de la kuba alfabetiga modelo tra la mondo.

La kuba programo alfabetiga Mi ja povas  alportis pozitivajn rezultojn al pli ol 8 milionoj da personoj kaj multaj landoj petas nuntempe la kunlaboron kuban por elradikigi analfabetecon.
Landoj kiel Nikaragvo, Bolivio kaj Venezuelo kaj la meksika ŝtato de Michoacán, “sukcesis redukti la analfabetecon ĝis malpli ol 4%, cifero kiu ebligas deklari ilin liberaj teritorioj je analfabetismo, klarigis estrarano de la pedagogia instituto por Latinameriko kaj Karibio, José del Real.
Li elstarigis ke de antaŭnelonge, Ekvadoro ricevis la premion Reĝo Sejong de UNESCO pro la rezultoj de la lastaj jaroj, kiuj havis grandan kontribuon de Kubo, tial ke ekde la jaro 2011 kaj ĝis 2013 la insulo laboris tie per brigado el 55 kunlaborantoj.
La kuba pedagogo citita de la insula ĵurnalo Trabajadores, memorigis ke la antila insulo entreprenis alfabetigan kampanjon en la 60-aj jaroj kaj poste evoluigis la batalojn por atingi la sesan kaj naŭan gradon je tutlanda skalo.
Surbaze de tiuj spertoj, la lando kreis programojn kiel Mi ja povas kaj Mi ja povas pluiri, kies celoj estas altigi la eduknivelon ĝis la 6-a grado de la loĝantaro adolta kaj gejunuloj kies nivelo estas analfabeta aŭ ne finita por poste kontribui al la procezoj alfabetigaj en la mondo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 09-08-20
  • Esperanto 02-08-20
  • Esperanto 26-07-20
  • Esperanto 19-07-20
  • Esperanto 12-07-20
  • Esperanto 05-07-20
vizitkalkulilo

8502052

  • maxima: 19729
  • yesterday: 6063
  • today: 4928
  • online: 159
  • total: 8502052