Sukcesa internacia kolokvo por liberigo de La Kvin.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-09-12 08:26:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La X-a internacia kolokvo por liberigo de La Kvin kaj kontraŭ terorismo finiĝis en Havano kun la parolado de Fernando González, Heroo de la Respubliko Kubo, kiu esprimis sian dankon al ĉiuj partoprenantoj kaj aliajn personojn kaj instituciojn, kiuj ebligis la okazigon de tiu ĉi evento dum 10 jaroj.
Fernando ankaŭ emfazis la bezonon fokusigi la laboron en ĉiuj agadoj kiuj povus havi sekvojn en Usono mem,  tiel ke oni povus atingi la pov-strukturojn de tiu lando.
Li ankaŭ elstarigis en la kampanjo la pagon faritan al usonaj ĵurnalistoj kontraktitaj por tordi la kazon kaj aldonis la bezonon klarigi per solidaj argumentoj la kialojn kiuj demonstras la kompletan senkulpon de siaj samlandanoj.
Antaŭe, la delegitoj en la evento kunsidis en laborkomisionoj regionaj por debati pri la ĉefaj agadoj por batali favore al la reveno de la kubaj kontraŭteroristoj maljuste enkarcerigitaj en Usono.
Reprezentantoj de la alianco Marti-a en la Florida, argumentis ke spite al la konstantaj minacoj kaj kreskantaj agresoj, ili klopodas ĉiutage evoluigi aranĝojn favore al la kaŭzo de La Kvin.
La kolokvon partoprenis reprezentantoj el diversaj solidaraj grupoj tra la mondo, parlamentanoj de Nikaragvo, Bolivio, Argentino kaj Kubo.
Oni decidis kunvoki la ambasadorojn de Usono klarigi pri la perfortoj de la homaj rajtoj, samkiel tiu lando faras rilate al la ceteraj landoj. Alia  decido estis  sendi al la unua damo usona, Michelle Obama, leteron subskribitan de milionoj da virinoj.
Impulsi la batalon por la kaŭzo de La Kvin en la amaskomunikiloj kaj en la sociaj retoj estas inter la strategioj aprobitaj dum la kolokvo kaj daŭrigi la agadojn ĉiuspecajn ĉiumonate en la kvina tago.
La delegitoj instigis al skizo de strategio kiu inkluzivu la Papon Francisko en la monda peto liberigi la kubajn kontraŭteroristojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up