Kubo alvokas en UN ne politikumi la temon pri juro-stato.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-10-11 10:43:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La tria sekretario de la konstanta komisiono de Kubo en UN, Tanieris Dieguez, esprimis en Nov-Jorko ke la insula registaro alvokas  ne politikumi  la temon pri juro-stato per altrudo de konceptoj kaj sintenoj kiuj ebligus al la potencaj landoj interveni en la internajn aferojn de la suverenaj landoj.
 
La kuba reprezentantino aldonis ke “ni observadis kun granda antaŭzorgo tiun ĉi scenejon kaj ni rifuzas kiun ajn intencon anstataŭi aŭ anstataŭigi  la naciajn aŭtoritatojn, al kiuj apartenas la rajtojn en ĉiuj agadoj de la juro-stato.”
 
En debato de la sesa komisiono de la ĝenerala asembleo de UN, Dieguez esprimis kelkajn rezervojn de sia lando rilate al raporto prezentita pri la temo, analizita en la laborgrupo de juraj temoj de la organizo.
 
Ŝi atentigis ke la paragrafo 42 de la raporto esprimas ke “la ŝtatoj karajterizitaj de jura stato malforta kaj pro ne respekto al la homaj rajtoj reprezentas minacon gravan por la paco kaj sekureco internacia”, tio estas aserto bazita sur konceptoj ege manipuleblaj, partaj kaj selektitaj.

Ŝi aldonis ke por Kubo, vera juro-stato komenciĝas kun la reformo de UN, ĝis transformi ĝin en standardon  de travideblo kaj demokratio, kaj tio inkluzivas transformon de la institucioj ekonomiaj, monaj  kaj financaj en instrumentojn por evoluo de la popoloj kaj ne por riĉiĝo de kelkaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up