Daniel Ortega laŭdas la solidaremon kuban fronte al la epidemio de ebolo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-10-23 18:27:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La nikaragva prezidento Daniel Ortega elstarigis la kontribuon de la kariba insulo en la monda batalo kontraŭ la viruso de ebolo per sendado de medicinistaj brigadoj al Afriko.

Dum ceremonio okaze de la 35-a datreveno de la nikaragva ministerio de regado, Ortega emfazis ke la insulo posedas vastan sperton rilate al sanservoj kaj al la epidemio,  kiu nun damaĝas la afrikan kontinenton.

Li esprimis rekonon al la 256 kubaj profesiuloj laborantaj en  okcidenta Afriko kaj asertis ke “ili akceptis grandan defion, veran heroisman agadon… ligitan al la insula historio kaj principoj, ligitan al la glora revolucio”.

Samtempe,  li laŭdis la solidaremon de la insulo al Nikaragvo en diversaj momentoj kiel ekzemple en 1972 okaze de la tertremo suferita, spite al tio ke la reganto estis Anastazio Somoza, kiu “faciligis la nikaragvan teritorion por trejni la dungitajn  soldatojn  preparitajn  de Usono por invadi Kubon”.

Tia sinteno, li aldonis,  “klarigas la sentemon kaj moralan aŭtoritaton de Kubo kaj ĝiaj kuracistoj”; li ankaŭ elstarigis la kunlaboron donitan de Kubo en aliaj partoj de la mondo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up