Raúl Castro prezidis kunsidon de la ministra konsilantaro pri la aktualigo de la ekonomia modelo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-10-27 08:11:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Dum la kunsido oni aprobis politikojn kaj regulojn rilatajn al la aktualigo de la kuba ekonomia modelo, informis la gazeto Granma, kaj sciigis ke inter la temoj debatitaj estis la dosiero de eblecoj por la eksterlanda investado; la maljuniĝo de la loĝantaro; la funkcioj kaj kompetentecoj de la entreprenaj unuoj; la pagoj kaj elpagoj pendantaj; la enskribiĝo de ŝtataj ejoj; kaj la ĝenerala plano pri urba ordigo de Santiago de Cuba.

Pri la eksterlandaj investoj oni certigis ke “temas pri esenca aspekto en la procezo allogi fremdan kapitalon” kaj ties aktualigo apartenas al la kronogramo starigita de la politiko por investado.

Oni informis, ke la Internacia Foiro de Havano okazonta la venontan monaton, havos kiel ĉeftemon la fremdan investadon  por favori disvastigon de la nova politiko kaj ties regula kadro.

La aprobita dosiero enhavas 246 projektojn evoluigotajn kun fremda kapitalo kies enkalkulita sumo estas je 8 710 milionoj da dolaroj kaj koncernas gravajn sektorojn kiel agronutraĵoj, konstruado, farmacia kaj bioteknologia industrio, renovigebla energio, interalie, tra la tuta lando.

Tiurilate, Rodrigo Malmierca, ministro pri ekstera komerco kaj fremda investado, esprimis ke gravas doni kontinuecon al tiu ĉi dosiero kaj pliriĉigi ĝin kun novaj projektoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up