Plimulta rifuzo de la monda komunumo kontraŭ la usona sieĝo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-10-28 18:04:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Jam por la 23-a fojo la plimulto de la landoj tra la tuta mondo rifuzis en la Ĝenerala Asembleo de UN, la usonan sieĝon ekonomian, komercan kaj financan altrudatan al Kubo kaj postulis haltigon de tiu krima regulo.

Kun 188 voĉoj poraj estis aprobita la rezolucio prezentita de Kubo, kontraŭ du voĉoj  kaj 3 sindetenoj; tiamaniere la forumo esprimis denove la mondan rifuzon kontraŭ tiu politiko de la Blanka Domo.

Kiel tradicie okazas, Usono kaj Israelo restis izolitaj en sia defendo de tiu agresa politiko, dum Palau, Insuloj Marshall kaj Mikronezio sin detenis.

La parolantoj dum la kunsido koincidis en siaj elparoloj pri tio ke la kontraŭleĝa kaj eksterteritoria sieĝo altrudata de Vaŝingtono ekde 1962, estas evidenta kaj daŭra perforto de la homaj rajtoj de la kuba popolo, de civitanoj de aliaj landoj kaj de la usonanoj mem.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up