Sieĝo: ekvadora ministro kritikas Usonon

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-10-30 07:47:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ministro pri eksteraj rilatoj de Ekvadoro, Ricardo Patiño, kritikis Usonon pro ties neglekto aŭskulti la ripetatan postulon de UN haltigi la ekonomian, komercan kaj financan sieĝon altrudatan al Kubo de antaŭ pli ol 50 jaroj.

La ministro ankaŭ pridubigis la nobelpremion pri paco transdonita al la prezidento Barack Obama en 2009, kaj sindemandis en mesaĝo tuita ĉu li meritas tion havi ankoraŭ.

Okaze de la voĉdonado favora de 188 landoj en la ĝenerala asembleo de UN, la prezidento Rafael Correa ankaŭ taksis la sieĝon kiel la ĉefan atencon kontraŭ la homaj rajtoj



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up